[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.Ninun provu konvinki nin ke ĝi estas ebla kaj kiel ĝi estas ebla, kaj niignoru la reston.”Mi diris: “Subite vi kvazaŭ atakas mian argumenton kaj vi ne472simpatias mian hezitemon.Eble vi ne scias ke mi apenaŭ eskapis duondojn, kaj nun vi venigas trian, plej grandan kaj danĝeran ondon.Kiam vi rigardos kaj aŭskultos vi vere havos simpation, ĉar mibonkiale hezitis kaj timis mencii ĉi tiun paradokson kaj proviekzameni ĝin.”“Ju pli vi parolos tiel,” li respondis, “des malpli ni permesos vinkaŝi kiel ĉi tia socio estus establebla.Do parolu kaj ne plu malŝparutempon.”“Sed ni ja unue devas memori ke ni atingis nian aktualan pozicionĉar ni celis trovi kiaj estas justeco kaj maljusteco.”“Jes.Sed kion vi celas diri?” li demandis.“Nenion.Sed se ni trovos kia estas justeco, ĉu ni konkludos kejusta persono tute ne diferencus de ĝi kaj ĉiurilate estus precize kia ĝiestas? Aŭ ĉu kontentigos nin se tiu persono estus tre simila al ĝi kajpartnerus ĝin pli ol ia ajn alia persono.”“Ĉi tio kontentigos nin.”“Nia celo,” mi diris, “estas serĉi la esencon de justeco.Kaj, seekzistus tute justa homo, kia estus ĉi ties karaktero.Same primaljusteco kaj homo kiu estas kiel eble plej maljusta, tiel ke ni povosobservi ilin.Trovinte kiom feliĉa kaj malfeliĉa ili estas, ni devosakcepti pri ni mem ke kiu plej similas tian personon, tiu partoprenosla saman sorton.Nia celo ne estis montri kiel tio povus okazi.”“Jes, vi pravas pri tio,” li diris.“Ĉu vi opinias ke portretisto estas malpli kompetenta, ĉar li povasbildigi kiel aspektus plej bela homo, kaj faras tute kontentiganportreton, sed ne povas klarigi kiel tia persono povus ekzisti?”“Je Zeŭso, ne!”“Nu, ĉu ne estas vere ke ni faris vortportreton de bona civito?”“Ni ja faris tion.”161473Parto Kvin“Do ĉu vi opinias ke ni parolis malpli prave, nur ĉar ni ne povasklarigi kiel tia civito povus esti establita?”“Ne,” li respondis.“Jen la vero,” mi diris.“Sed se, por komplezi vin, necesas montrikiel tio estus plej ebla, vi denove devus konsenti kun mi pri la samaargumento.”“Pri kio?”473“Ĉu estas eble ke io efektiviĝus precize kiel ĝi estis priparolita.Aŭĉu laŭnature ago estas malpli vera ol parolo eĉ se ne ŝajnas tiel.Ĉu viakordas pri tio, aŭ ne?”“Mi akordas.”“Do ne postulu ke mi montru kiel senescepte ĉio diskutita devusesti praktikata.Se ni sukcesos trovi kiel establi civiton laŭeblesimilan al tia, kian ni diskutis, tio sufiĉos por indiki ke ni trovis kieltio povas okazi.Tion vi postulis, ĉu tio kontentigus vin? Mi memkontentiĝus.”“Ankaŭ mi,” li diris.“Mi opinias ke nia tasko estas provi trovi kaj demonstri kio estasmisfarata en la civitoj nuntempe, tiel ke ili ne havas tian karakteron.Kaj kia estus la plej malgranda ŝanĝo kiu efektivigus ĉi tian socion.Seeble, nur unu ŝanĝo; se tio ne eblas, do du; kaj se tio ne sufiĉus, do kela nombro da ŝanĝoj kaj la kvanto da trudo estu kiel eble plejmalgrandaj.”“Nepre,” li respondis.“Se unu ŝanĝo okazus,” mi diris, “mi kredas povi montri ke latransformo estus ebla, kvankam tiu ŝanĝo estus nek malgranda nekfacila—tamen ĝi povus okazi.”“Kio ĝi estas?” li demandis.“Mi estas,” mi diris, “sur la plej granda ondo nun.Ĝi devas estidirita, eĉ se ĝi riskas esti superinundata de ridado kaj mokado.Konsideru kion mi nun diros.”“Parolu,” li diris.“Nur kiam,” mi respondis, “la filozofoj regos la civitojn, aŭ la tielnomataj reĝoj kaj regantoj vere kaj adekvate scios filozofion, tiel kepolitika potenco kaj filozofio akompanos unu la alian—nur kiam lamultaj personoj kiuj priatentas nur unu aŭ la alian estos neevitebleekskluditaj—nur tiam, amiko Glaŭkono, povos veni fino de malbonopor la civitoj kaj por la homaro.Nur tiam ĉi tiu socio, kiun ni ĵus162Parto Kvin474diskutis, povus fariĝi praktika kaj vidi la lumon de la suno.Jen, tionmi hezitis diri ankaŭe ĉar mi sciis kiom radikala estas mia propono.Sed estas malfacile vidi kiel povus veni prospero por la individuo kajpor la publiko alimaniere.”Li diris: “Sokrato, vi alĵetas viajn argumenton kaj deklaron.Pro474tio, kion vi diris, vi nepre devas atendi ke tre multaj estimindajpersonoj kvazaŭ forĵetos siajn vestojn kaj, nudaj, prenos kiun ajnoportunan armilon por kure ataki vin laŭ neanticipebla maniero.Se vine defendos vin kaj eskapos ilin per argumento, ili punos vin per trereala mokado.”“Ĉu vi ne mem kulpas ke oni faros tion al mi?” mi demandis.“Jes, kaj tute prave,” li respondis.“Sed mi ne forlasos vin.Midefendos vin laŭeble.Mi povas doni al vi bonvolon kaj kuraĝigon.Eblemi kapablas pli adekvate respondi al vi ol povus alia persono.Do kuntiu helpo provu demonstri al dubantoj ke ja estas kiel vi diris.”“Necesas provi,” mi diris, “ĉar vi proponas tiel grandan helpon enla batalo.Nu, ŝajnas al mi ke por eskapi tiujn personojn kiujn vimenciis, estas necese difini kiuj estas la filozofoj kiujn ni aŭdaceproklamos indaj regi.Kiam estos klare kiuj ili estos, eblos defendi ninkaj montri ke ili havas taŭgan karakteron por pritrakti filozofion kajestri la civiton.La aliaj ne filozofu sed sekvu la estron.”“Nun estas la ĝusta tempo por fari tian difinon,” li diris.“Bone.Akompanu min ĉar eble ni iel povos sufiĉe klarigi.”“Gvidu,” li diris.“Necesos rememorigi vin,” mi diris, “aŭ eble vi jam memoras ke,laŭ ni, amanto devas montri amon al tuto, se temas pri vera amo kajne deziro nur pri unu parto sen deziro pri la resto.”“Ŝajnas ke vi devos rememorigi min,” li respondis, “ĉar mi tute nekomprenas.”“Estus taŭge se alia persono ol vi dirus tion, Glaŭkono.Ne taŭgas475ke amoplena viro forgesu ke ĉiuj florantaj knaboj iel ammordasamanton de knaboj kaj ekscitas lin.Ili ŝajnas meriti liajn atenton kajkaresojn.Vi ĉiuj kondutas tiel kiam temas pri beluloj, ĉu ne? Knabonkun plata nazo vi ĉiuj laŭde deklaras ‘ĉarma’.Vi ĉiuj diras ke knabokun hoka nazo estas ‘reĝa’.Knabon kies nazo estas meze inter tiujtipoj vi ĉiuj proklamas ‘perfektproporcia’.Nigrajn knabojn vi ĉiujnomas ‘vere masklaj’, blankajn knabojn vi ĉiuj nomas ‘infanoj de ladioj’ [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • drakonia.opx.pl
  • Linki